2010. február 15., hétfő

Ĉu blogi aŭ ne blogi?

Mi pensis, ke mi reaktiviĝas tie ĉi, ĉar en Vikipedio mi jam laciĝis kaj tedas min la daŭra lukto. Sed kiel eviti la x-literojn? Pli frue mi entajpis la tekston en redaktan paĝon de vikipedio kaj la antaŭrigardon kopiis ĉi tien.

Aliflanke mi trovis multajn internaciajn eventojn, kiujn mi komentus, se mi havus tempon kaj energion. Do, nuntempe mi povas vikipediumi, blogi, sed baldaŭ mi devas denove studi kaj ekzameni. Ĉu blogi aŭ ne blogi?

Nincsenek megjegyzések:

Megjegyzés küldése